The Exploited


The Exploited
Persona informo
TTT
Retejo http://www.the-exploited.net
vdr

The Exploited estas skota punkroka bando el Edinburgo, formita en 1979 de Stevie Ross kaj Terry Buchan, el kiuj Buchan tuj estis anstataŭita de sia frato Wattie Buchan. Ili kontraktis kun diskeldonejo Secret Records en Marto 1981,[1] kaj tiu firmao publikigis ilian debutan diskalbumeton, Army Life, kaj ilian debutalbumon, Punks Not Dead, ambaŭ el ili publikigitaj tiun saman jaron.[1] La bando disponis el granda sekvantaro en la 1980-aj jaroj inter "hardcore" laboristklasa punko kaj skinhead publiko. Origine bando de surstrata punko, the Exploited finfine iĝis transira bando al draŝa metalroko per la publikigo de sia albumo Death Before Dishonour en 1987.

Kvankam the Exploited plue koncertis, ili ne publikigis studimaterialon ekde sia lasta albumo, Fuck the System, en 2003. Iliaj kantoj estis versiitaj de Slayer kaj de Ice-T. Spite multajn membroŝanĝojn, Wattie restis kiel kantisto kaj estro de Exploited.

  1. 1,0 1,1 The Exploited +++ Real Punk Rock Since 1980 Arkivigite je 2019-07-18 per la retarkivo Wayback Machine. The-Exploited.net. Alirita la 11an de Aprilo 2012.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search